Somera ekskurso 2021

La esperantoklubo en Aarhus havis sian someran ekskurson la 12an de junio
al la mallibereja muzeo en Horsens.

Dankon al ĉiuj pro bonega tago!  Legu pli ĉi tie:

Ni vidis la malvastan spacon en la ĉeloj kaj la rezulton de la deviga laboro de la kaptitoj. Werner Best kaj Alberti pasigis kelkajn jarojn en malliberejo.

Ni vidis ilustraĵon de la lasta ekzekuto en 1890.

La 18 metrojn longa tunelo de majstrofuĝanto Carl August Lorentsen estis bone priskribita.

Anders, Bodil kaj Tobias provis virtualan version de la fuĝtunelo.

Ni renkontiĝos denove en septembro.. vidu la kalendaron 🙂